La vojaĝo de Ĉihiro (filmo)
El Vikipedio
La vojaĝo de Ĉihiro | |
---|---|
Originala titolo | 千と千尋の神隠し Sen to Chihiro no Kamikakushi |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Daŭro | 124 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | MIYAZAKI Hayao |
Produkto | Studio Ghibli |
La Vojaĝo de Ĉihiro (japane: 千と千尋の神隠し [sen to ĉihiro no kamikakuŝi]) estas japana animeo de Miyazaki Hayao de la Studio Ghibli, publikigita en 2001.
La reĝisoro estis Miyazaki Hayao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.
La filmo ricevis la Oran Urson de la Berlina filma festivalo en 2002 kiel plej bona animfilmo de 2003, kaj en 2003 ĝi ricevis la Oskaron. Ekzistas esperantlingvaj subtekstoj por tiu filmo, kiujn verkis Patrick Oudejans.
Enhavo |
[redaktu] Intrigo
La knabino eniras kun siaj gepatroj en magian mondon, kaj post nelonge la gepatroj estas ŝanĝitaj al porkoj. Nur Ĉihiro povas savi ilin, kaj por tio ŝi devas esti kuraĝa kaj labori en la magia banejo, kie dioj, fantomoj kaj monstroj banas.
[redaktu] Ĉefaj personoj
- Ĉihiro Ogino / Sen (japane: 荻野千尋 Ogino Chihiro / 千 Sen, angle: Chihiro Ogino / Sen)
- La 10-jara Ĉihiro klopodas por savi siajn gepatrojn, ŝi estas la protagonisto de tiu filmo,
- Akio Ogino (japane: 荻野明夫 Ogino Akio, angle: Akio Ogino)
- La 38-jara patro de Ĉihiro,
- Jūko Ogino (japane: 荻野悠子 Ogino Yūko, angle: Yuuko Ogino)
- La 35-jara patrino de Ĉihiro,
- Nigihajami Kohakunuŝi / Haku (japane: ニギハヤミ コハクヌシ Nigihayami Kohakunushi / ハク Haku, angle: Nigihayami Kohakunushi / Haku)
- Mistera 12-jara knabo, kiu vivas duopan vivon kiel homo kaj kiel drago.
- Kamaĝii (japane: 釜爺 Kama-jii, "marmito-avĉjo", angle: Kamajii)
- Stranga altaĝulo kun ses brakoj, helpas al Ĉihiro dirante ke li estu ŝia avo.
- Lin (japane: リン Rin, angle: Lin)
- Ŝi laboras en la magia banejo "Aburaja". Unue indiferenta, poste ŝi amikiĝas rapide kun Ĉihiro.
- Jubāba (japane: 湯婆婆 Yubāba, angle: Yubaaba)
- Ĉefino de la banejo "Aburaja" kaj danĝera sorĉistino,
- Zenība (japane: 銭婆 Zenība, angle: Zeniiba)
- La bonkora ĝemela fratino de Jubāba,
- Senvizaĝo (japane: カオナシ Kaonashi, angle: No Face)
- Danĝera fantomo kiu manĝas la emociojn de aliaj vivaĵoj,
- Ju-birdo (japane: 湯バード Yu-bādo, angle: Yu-Bird)
- Magia birdo kun homa kapo simila al la kapo de Jubāba.
- Bō (japane: 坊 Bō, angle: Boh)
- Granda filo de Jubāba kun la aspekto de bebo.
- Kaŝira (japane: 頭 Kashira, angle: Kashira)
- Tri vivantaj kapoj sen korpoj, kiuj povas salti. Servantoj de Jubāba.
[redaktu] Filmo
La filmo La vojaĝo de Ĉihiro aperis en la japanaj kinoj en 2001, kaj poste ankaŭ en DVD. Tiu filmo estis la plejgranda sukceso de japana filmo en Japanio, kaj ankaŭ ricevis multajn internaciajn premiojn.
[redaktu] Titolo en aliaj lingvoj
La originala titolo "Sen to Chihiro no Kamikakushi" estas malfacile tradukebla en aliajn lingvojn, ĉar sen kono de la japana lingvo oni ne povas kompreni, ke "Sen" (千) estas nomo ellasita unu literon el "Chihiro" (千尋), kaj pro tio "Sen" to "Chihiro" povus esti sama persono. La malantaŭa estas vera nomo de ĉefrolulino kaj la antaŭa estas nomo, kiun Jubaba donis al Chihiro rabinte ŝian veran nomon por regi ŝin. Aldone, kamikakuŝi (神隠し, laŭvorte "dio/spirito-kaŝejo") estas japana etna termino en japana mondbildo. Ĝenerale oni uzas ĝin por subitan malaperon de virinoj aŭ infanoj dum antikva epoko kaj ankaŭ en moderna epoko fojfoje. En antikva epoko, oni konsideris ke dio(kami) spirito, demono, tengu, Jamamba aŭ vulpo kaŭzas tiujn fenomenojn. Tial la titolo de tiu filmo ege varias en kelkaj lingvoj, kaj iuj titoloj intence ne tradukas kamikakuŝi.:
Lingvo | Titolo | signifo | |
japana | Sen to Chihiro no Kamikakushi | La Kamikakuŝi de Sen kaj Ĉihiro | |
angla | Spirited Away | Forsorĉita | |
finna | Henkien kätkemä | La spirito-kaŝejo | |
franca | Le voyage de Chihiro | La vojaĝo de Ĉihiro | |
germana | Chihiros Reise ins Zauberland | La vojaĝo de Ĉihiro en la sorĉitan landon | |
hispana | El viaje de Chihiro | La vojaĝo de Ĉihiro | |
itala | La città incantata | La urbo sorĉita | |
korea | 센과 치히로의 행방불명 | La malapero de Sen kaj Ĉihiro | |
turka | Ruhların Kaçışı | La fuĝo de la spiritoj |
La esperanta titolo La Vojaĝo de Ĉihiro devenas el la franca titolo aŭ la hispana titolo.
[redaktu] Libroj
En 2001 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvin-voluma filmkomikso pri La vojaĝo de Ĉihiro eldonita de Tokuma Shoten.