Lajos Kökény
El Vikipedio
KÖKÉNY Lajos (kokenj), hungaro, parlamenta stenografo (antaŭe ĵurnalisto kaj mezlerneja profesoro). Naskiĝis en la 31-a de majo 1897 en Sátoraljaújhely, mortis en 1985. Esperantisto de 1919. Fondis en 1928 Hungara Heroldon, red. kaj eld. ĝin ĝis 1930. Li verkis propagandan broŝuron 1928. De 1930 li aperigis kvar kajerojn de Esperanto-Jarlibron hungarlingve. Li aranĝis literaturajn vesperojn, ankaŭ en la Muzikakademio, organizis skribenketon pri Esperanto, 1931 faris vastan propagandon por E ĉefe en 1928-35 kaj en 1945-49. De 1932 li estis afergvid. vicprezidanto de HES. Li iniciatis (1932) kaj gvidis la ekzamenan komitaton. Li alfaris la Radnai-stenografion al Esperanto, 1928, kaj samjare faris Esperanto-paroladojn dum la internacia kongreso de stenografoj en Budapeŝto. Laŭ komisio de sia oficejo li interrilatas pere de Esperanto kun la parencaj oficejoj de la mondo por fondo de kolektelo pri dokumentoj de la parlamentaj stenografoj. Laboris por Esperanto ankaŭ en la Paneŭropa Movado. Li aperigis popularajn ortografiajn kaj diversajn stenografiajn librojn. En 1947 estis eldonita lia Populara lernolibro de Esperanto. De 1947 ĝis 1949 li estis E-parolisto de la Budapeŝta Radio. Krom multaj artikoloj en kaj pri E, li tradukis novelojn, verkis ankaŭ dramformajn fabelojn, redaktis Ora Duopo-n (1966) pri J. Baghy kaj K. Kalocsay. Kiel historiisto de la ĉefurbo Budapeŝto li verkis ampleksan historion de la VIII-a distrikto de la ĉefurbo (hungare). Diversaj artikoloj, ankaŭ en tri Hungariaj Enciklopedioj pri Esperanto. Redaktoro de la Enciklopedio de Esperanto. Estis prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo dum 1941-1947, ĉefredaktoro de Hungara Vivo ekde 1961 ĝis 1969.