Diskuto:Landnomoj
El Vikipedio
Karaj kun-Vikipediistoj,
Mi ĵus ĝisdatigis mian TTT-ejon, kaj tiam interalie lanĉis novan version de mia paĝaro Landoj kaj lingvoj de la mondo. En tiu nova versio mi faris sufiĉe gravajn ŝanĝojn de pluraj landnomoj cele al plia konformeco kun la hodiaŭa praktika lingvouzo en Esperanto. Interalie mi tie nun listigas "Koreujo", "Egiptujo" kaj "Ukrainujo", dum antaŭe mi donis nomojn laŭ la listo de Normaj Landnomoj de la Akademio de Esperanto ("Koreo", "Egipto" kaj "Ukrajno").
La landnomoj uzataj en la Vikipedio estas tre proksimaj al la nunaj nomoj en mia paĝaro. Estas tamen iom da diferencoj. Mi pensas, ke plejparte ne temas pri diferencoj pro efektivaj opiniodiferencoj, sed pli-malpli pri hazardaj diferencoj. Ankaŭ la nomoj uzataj en la Reta Vortaro estas treege similaj. Krome ankaŭ la magazino Monato uzas treege similan liston de landnomoj.
Tial mi proponas, ke ni provu sisteme unuecigu ĉiujn (aŭ almenaŭ plejeble multajn) el la landnomoj en la Vikipedio laŭ la nova versio de mia paĝaro. Tio povus esti tre bona kontribuo al pliunuecigo de la praktika uzo de landnomoj en Esperanto.
En la Vikipedio uziĝas I-sufiksoj tie, kie mi havas UJ. Mi tute ne proponas ŝanĝi tiun praktikon en la Vikipedio, sed estus bone harmoniigi ĉion alian.
Kion vi pensas, kolegoj?
- Ŝajnas al mi sufiĉe bona; mi konsentus tiel akordigi nian nomuzadon. --Brion VIBBER
- Mi ankaŭ konsentas. Se estas problemoj, ni nepre diskutos, ĉu ne? ;-) --Chuck SMITH
- Bona ideo! Tiuj etaj diferencoj ĉiam ĝenis min. La io/ujo-diskuton ni ne finos, sed almenaŭ zorgos pri harmoniigitaj verkoj (Vikipedio / Bertilaj paĝoj ktp.). Tio estas tre utila. --Kunar
Dankon pro la subteno de mia propono. Mi ĵus faris grandan traredaktadon de la ĉefaj artikoloj koncernataj, kaj provis harmoniigi la nomojn. Vere ne estis tiomege da ŝanĝoj farendaj.
Jam regis sufiĉa kaoso, kaj ne malofte ene de artikolo, kies nomon mi estis ŝanĝonta, mi trovis jaman (nekonsekvencan) uzon de tiu nomo, al kiu mi volis ŝanĝi.
Sed restas por korekti kelkaj mapoj de kontinentoj, en kiuj uziĝas kelkaj nomoj kiel "Meksikio", "Ukrajno" k.s. Pluraj el tiuj nomoj estas jam delonge eksdataj en la Vikipedio. Sed redakti bildojn estas iom malpli facila afero. Kiu emas?
Brion VIBBER kreis tiujn mapojn, kaj laŭ mia scio estas ege facile por li ŝanĝi ilin. Do, ni devas peti lin fari tion... --Chuck SMITH
- Kiom mi havos iom da tempo, mi priumos ilin... --Brion VIBBER 18:26, 18. Feb 2003 (UTC)