Lanark
El Vikipedio
Lanark estas urbeto en Skotlando, sud-oriente de Glasgovo. Ĝi ludis gravan rolon en la historio de Skotlando. En 1297 William Wallace lanĉis la militon de Skota Sendependeco per asasini tie la guberniestron de la okupanta angla armeo. En 1666, la urbeto gastigis la ribelantajn Kovenantistojn, kiuj kontraŭis ĉefrolon por la reĝo en la eklezio. La ribelo malsukcesis kaj la ribeluloj ekzekutiĝis. Antaŭ sia kaptiĝo, ili laŭtlegis proklamacion de la ŝtuparo de la Tolbooth (antikva municipa kontoro), kie okazos la 102a Skotlanda Kongreso de Esperanto en junio 2007.
Du kilometrojn for de la urbo estas la vilaĝeto New Lanark.