Landes
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Akvitanio > Landes < Francaj departementoj
Landes (40) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Akvitanio |
Prefektejo : | Mont-de-Marsan |
Subprefektejoj : | Dax |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
327 334 loĝantoj 35,41 loĝantoj/km² |
Areo | 9 243 km² |
Arondismentoj | 2 |
Kantonoj | 30 |
Komunumoj | 331 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Henri Emmanuelli |
Situo en Francio | |
![]() |
Landes [lãd] (aŭ okcitanlingve Lanas [lanos]) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Akvitanio. La departemento Landes estas la dua plej granda de Francio (9 236 km²), sed havas malmultajn enloĝantojn (327 330), ĉar la plejparto de sia teritorio estas kovrita de granda arbaro (60 %). Tiu ĉi arbaro estas ankaŭ la plej ampleksa el la tuta okcidenta Eŭropo. La ĉefurbo de tiu departemento estas Mont-de-Marsan. La departemento tute enhavas 331 komunumojn.
La departemento Landes havas longan kaj rektlinian fasadon al la Atlantika Oceano (pli ol 100 km), kelkajn lagojn kaj estas plejparte ebena. Nur en la sudorienta parto de la teritorio troviĝas kelkaj montetoj.
Pro la vastega arbaro, la agrikulturo resp. kultivado ludas malgrandan rolon en la ekonomia vivo de Landes. Industrio prezentiĝas per aeronaŭtiko, elektroniko kaj fabrikado de plastaj materioj.
Turismo nun disvolviĝas, precipe dank' al multnombraj ban-urboj (unua franca ban-departemento): Dax, Eugénie-les-Bains, Tercis-les-Bains, Saubusse ktp. La turisma vivo ankaŭ viglas somere laŭ la longa marbordo kun siaj agrablaj banlokoj (Côte d'Argent: Arĝenta Bordo).
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.cg40.fr
http://www.landes.pref.gouv.fr
http://www.Landes.pref.gouv.fr
http://www.vfbholidays.co.uk/frenchhotels/gascony.htm
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |