Las Trece Rosas
El Vikipedio
Las Trece Rosas (la Dek-Tri Rozoj) estas la nomo donita en Hispanio al grupo de dek-tri junulinoj, el kiuj sep estis subaĝe, kiuj estis ekzekutitaj per Francoista pafroto ĵus post la fino de la Hispana Enlanda Milito. Iliaj nomoj estis Carmen Barrero Aguado, Martina Barroso García, Blanca Brissac Vázquez, Pilar Bueno Ibáñez, Julia Conesa Conesa, Adelina García Casillas, Elena Gil Olaya, Virtudes González García, Ana López Gallego, Joaquina López Laffite, Dionisia Manzanero Salas, Victoria Muñoz García kaj Luisa Rodríguez de la Fuente.
Post la venko de Madrido per la trupoj de Franco je la fino de la milito, la Juventudes Socialistas Unificadas (la junularo de la Hispana Socialista Laborista Partio) provis reorganizi sub la direkto de José Peña Brea, 21-jaraĝa. Li estis arestita kaj torturita post esti elperfidita. Nepova rezisti la doloron, li provizis la nomojn de tiuj engaĝitaj kun si en la projekto. La Dek-Tri Rozoj estis kaptitaj per la policistoj kaj enmalliberejigitaj. Post esti torturitaj plurfoje, ili estis ekzekutitaj je la 5-a de aŭgusto, 1939. Ilia sola krimo estis defendi la demokration.
En 2005, fondaĵo (Fundación Trece Rosas) estis kreita en Hispanio daŭrvivigi iliajn memorojn.
[redaktu] Referenco
Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 3-a de februaro, 2007.
[redaktu] Ekstera ligilo
Fondaĵo de Dek-Tri Rozoj (en la hispana)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.