Latenta varmo
El Vikipedio
Latenta varmo signifas la varmokvanton akceptitan kaj fordonitan ĉe fazotransiro. Latenta estas, ĉar la akcepto kaj la fordono de tiu varmo ne kondukas al temperatura ŝanĝiĝo. Specialaj ekzemploj estas
- forvaporiĝa varmo (=kondensa varmo) -> fazotransiro de likvo<->gaso
- degela varmo -> fazotransiro solido<->likvo
- kristaliĝa varmo -> fazotransiro inter amorfa kaj kristala strukturo
La specifa latenta varmo por fazotransiro estas tabeligita – por la elementoj, legu perioda sistemo de elementoj. Dum la fazotransiro ekzistas al- aŭ forkondukita varmo, kiu ne ŝanĝas la temperaturon de la materialo.
[redaktu] Unuoj
- Ĵulo - absoluta latenta varmo
- Ĵulo/kilogramo – rilatas al maso ("specifa latenta varmo")
- Ĵulo/molo – rilatas al materialmaso ("molara latenta varmo")
[redaktu] legu
specifa varmokapacito, gibba fazoregulo, latenta varmorezervilo, entropio