Lejdena fromaĝo
El Vikipedio
Lejdena fromaĝo | |
---|---|
Deveno | Zuid-Holland |
Graso | kutime 40% (40+), ankaŭ 30+ aŭ 20+ % |
Formo | Rado |
Alto | cm |
Pezo | ? g |
Tipo | |
Origino | pasteŭrizita bovinlakto |
Lejdena fromaĝo estas nederlanda fromaĝospeco kun malpli da graso ol Gouda fromaĝo kaj kun aldono de kumino en la kazeo.
En la taga paroluzo la termino Lejdena fromaĝo ankaŭ estas uzata por Gouda fromaĝo kun kumino. Gouda fromaĝo tamen ĉiam havas grasotitron de minimume 48% (48+). Inverse oni nomas Lejdenan fromaĝon kelkfoje kuminan fromaĝon, kvankam ne ĉiu kumina fromaĝo estas Lejdena fromaĝo.
Lejdena fromaĝo ĉiam havas pli malaltan grasotitron. Por Lejdena fromaĝo estas speciala regna fromaĝomarko disponebla. Lejdena fromaĝo rekoneblas je unu rekta kaj unu ronda ŝultro (=angulo) (fromaĝo kun du rondaj ŝultroj nur estas permesata por Gouda fromaĝo).
Ĉar Lejdena fromaĝo entenas malpli da graso, la strukturo estas pli firma. Juna Lejdena fromaĝo ankaŭ estas vendata sub la marknomo pan pan kaj havas karakterizan ruĝan kruston.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.