Leonid Krasin
El Vikipedio
Leonid Borisoviĉ Krasin (ruse Леонид Борисович Красин), (n. 1870, m. 24-an de novembro 1926, Londono) estis bolŝevika gvidanto kaj frua kunbatalanto de Stalin kaj Lenin.
Krasin studis al inĝeniero en Sankt-Peterburgo. Kiel aktivisto dum la studentaj tumultoj en 1890, li kun sia frato estis ekzilita pro mallonga tempo al Niĵnij Novgorod. Tiutempe li aliĝis al la Socialdemokrata Partio de Rusio. Post la studado, Krasin laboris kiel inĝeniero en Baku. Li estis inter la unuaj eldonantoj de Pravda, li estis en 1903 membro de la Centra Komitato de la bolŝevikoj, frakcio en la SDLPR, el kiu iĝis poste KPSU.
Krasin forlasis Rusion en 1908 kaj retiriĝis de la politika aktivado por kelkaj jaroj. Li reaktiviĝis post la februara revolucio de 1917 kaj reveturis al Rusio kaj realiĝis al la bolŝevikoj. Krasin estis Popola komisaro pri eksterlanda komercado inter 1920 kaj 1924.
Oni elektis lin en 1924 al la Centra Komitato de Komunista Partio, kiun pozicion li havis ĝis sia morto en London pro sangomalsano. La resanigo, proponita de lia malnova amiko, la fizikisto Aleksander Bogdanov, ne povis savi lin.
Li havis anglan edzinon kaj tri filinojn. La funebran ceremonion de Krasin partoprenis 6000 kondolencantoj. Li estis kremaciita en Golders Green Crematorium, poste entombigita ĉe la Kremlo en Moskvo.
Oni nomumis laŭ Krasin sovetan glacirompilon.