LF-koop
El Vikipedio
Esperanta Kulturo > Esperanto-movado > Esperanto-entrepreno > LF-koop
LF-koop : oficiala mallongigo de Kooperativo de Literatura Foiro, fondita en La Chaux-de-Fonds (Svislando) la 30-an de majo 1980, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.
LF-koop estis la natura evoluo de la unuaj dek jaroj de Literatura Foiro. La revuo, fondita en Milano (Italio) de la literatura rondo La Patrolo en junio 1970, etendis sian aktivecon al aliaj branĉoj: libroeldonado, teatro, literaturaj konkursoj. La kresko de la aktiveco kaj la multiÄo de la aktivuloj en internacia kampo kaÅzis la bezonon fondi entreprenon sen profita celo, laÅ la svisa juro, sub la prezido de Tazio Carlevaro, la lasta Patrolestro.
LF-koop, kies simbolo estas kvinpetalo, havis komence kvin fakojn: gazetfako (kiu produktis Äis ses gazetojn samtempe), librofako, kongresfako, bendofako, literatura premio "La Verko de la Jaro". AldoniÄis poste la produktado de filmoj, la teatrofako, la prizorgo de staÄejoj (el kiuj la unua estis La Kvinpetalo en Francio).
Post Tazio Carlevaro (1980-1985) prezidis Giorgio Silfer (1985-1997) kaj Marc Hiltbrand (1997-2005).
LF-koop estas verÅajne la unusola entrepreno en Esperantio nomebla plurmedia. Äœiaj ĉefaj produktoj estas nuntempe Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto.