Libro Ezra
El Vikipedio
Ezra - aŭ Esdras - estas indiko por pluraj malsamaj bibliaj verkoj.
En la La juda biblio (Tanaĥo (hebree: תנ״ך), aŭ Malnova testamento) troviĝas la libroj Ezra kaj Neĥemja, kiuj enhave estas forte ligitaj kaj traktas pri la tempo, kiam oni revenis el ekzilo en Mezopotamio.
En la Septuaginto (la Greka traduko farita en Aleksandrio Egipta, oni trovas 2 librojn kun la nomo Esdras: la unua, 1 Ezra, apartenas al la duakanonaj libroj kaj ne estas kanona en la okcidentaj eklezioj, sed ja en la Greka kaj Rusa Ortodoksio; la dua, 2 Ezra, estas tiuj libroj kune, kiujn en la Hebrea oni nomas la libroj Ezra kaj Neĥemja.
Por ankoraŭ pli komplikigi, la Vulgato (la Latina traduko) nomas la Hebreajn librojn Ezra kaj Neĥemja - 1 Ezra kaj 2 Ezra, dum la Septuagintan ekstran libron 1 Ezra la Vulgato nomas 3 Ezra.
Krom tio ekzistas ankoraŭ la libro 4 Ezra, kiu duakanona libro fakte estas kanona nur en la Rusa Ortodoksio. Laŭ fakuloj, tamen, ĉi tiu libro efektive konsistas el tri malsamaj verkoj: la ĉapitroj 3-14 tiam estus 4 Ezra, ĉapitroj 1-2 do estu 5 Ezra kaj ĉapitroj 15-16 estu 6 Ezra.
[redaktu] Tradukoj en Esperanto
En Esperanto ekzistas traduko de Gerrit Berveling ankaŭ de ĉi tiuj duakanonaj libroj. Ĝi troviĝas ĉe http://www.esperanto.gr/cgi-bin/indexgr.pl
Poste devos aperi tria volumo de Duakanonaj Libroj ĉe Fonto kun apud ĉi tiuj supre menciitaj libroj interalie ankaŭ 3 Makabeoj kaj 4 Makabeoj.