Lingo
El Vikipedio
Lingo (Ling) estas planlingvo kreita de la sveda lerneja instruisto pri angla kaj franca lingvo kaj poeto Anders Olson kaj publikigita en 1948. La vortaro estas prenita ĉefe el la latinidaj lingvoj, grandparte ankaŭ el la angla. La lingvo havas neniujn afiksojn; ĉiu vorto havas nur unu formon.
Estas du versioj, la "Old Ling", de 1948, kaj plej evoluita formo "Nov Ling" proponita en 1950.
Ĝia alfabeto havas 20 literojn, ĉiuj minuskloj. Ne estas kazoj kaj ne pluralo. La verboj ne varias laŭ tempo, la senco estas indikata per kunteksto: me pap haus es grand (La domo de mia patro estas/estis granda).
La lingvo estas karakterizita per tre granda simpliigo, la vortprovizo estis prenita el latinidaj lingvoj kaj angla lingvo. La aŭtoro havis la ideon pro Ling kiam legis libron pri ĉina lingvo. La projekto estas izolanta, sen afiksoj en la vortoj, eĉ ne de pluralo.
Aperis kelkaj libroj, kaj kelkaj entuziasmuloj laŭdis la projekton kiel la plej esperplenan kaj facile lerneblan pro ĝia gramatiko eĉ pli simpla ol tiu de Esperanto, fakte nula; sed finfine la projekto estis forgesita. En la 1950-aj jaroj ĝi estis menciita en la dua eldono de la tiam ĉefa sveda enciklopedio Svensk Uppslagsbok kiel unu el la du ĉefaj svedaj planlingvoj; la alia estis Mondial.
Olsson iĝis pli ol centjara, kaj en intervjuo dum la lastaj jaroj de sia vivo, li asertis ke Ling estis por li ekde la komenco projekto pure poezia, kaj ke li neniam intencis ĝin kiel internacian lingvon.
Lingvoekzemploj:
Parle ju Ling? (Ĉu vi parolas Lingon?)
Il am dukt nov auto, e jer il vend se old auto. (Li amas konduki novajn aŭtojn, kaj hieraŭ li vendis sian malnovan aŭton.)
Me pap haus es grand (la domo de mia patro estas granda).
Ling es mas simpl e komod artilingva ke til or projekte de hom sereber (Ling estas la plej simpla kaj konforta planlingvo ĝis nun ol alia projekto el homa cerebro).
[redaktu] Bibliografio
Olson, Anders
Lingtekst. Konvers, anekdot "Labirint" de J.K.Jerome, "Kesar nov vest" de H.C.Andersen etc.
Stokholmo, Svedi: 194?
52 pp
Olson, Anders
Lingtekst. English version
Stokholmo, Svedi: 194?
52 pp.
Olson Anders
Skola och världsspråk.
(1947?)
13 pp.
Omdömen om ling - Opinions about ling
Stokholmo 194?
5 pp.