Liso
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Liso < Rivero
|
||||
---|---|---|---|---|
La Liso proksime de la ponto de Reĝo Alberto en Gento | ||||
Longeco | 202 km | |||
Alteco de la fonto | 114.7 m | |||
Meznombra trafluo | ... m³/s | |||
Akvokolekta areo | ... km² | |||
Alfluanto(j) | en Belgio | |||
Mem alfluas al | Skeldo | |||
Larĝeco de la enfluejo | ... | |||
Rivero en Eŭropo |
La Liso aŭ Lejo (nederlande: Leie, france: Lys) estas rivero kiu fontas en la franca Lisbourg kaj enfluas en la Skeldon ĉe Gent en Belgio. La rivero mezuras 202 km, de kiuj 109 km en Belgio. Okcidente de Kortrejko la rivero formas laŭ 24 km la belgo-francan landlimon.
Tradicie la Liso estas konata de siaj linaĵoj. La akvo de la Liso malriĉas je kalko kaj fero kaj tial tre konvenas por limmarceri la linon. En 1943 la lino-industrio estis tute malpermesata por malpliigi la medi-difektadon.
La peco de la Liso inter Deinze kaj Gent estas konata pro sia bela situo, kiu influis multajn pentristojn. (Vidu: Skoloj de Latem).
La lastaj rektigoj kaj plilarĝigoj permesas ŝipveturadon ĝis 1.350 tunoj. La ŝipveturado en la Lisa fluejo cetere estas promociata dank'al la kanalo Bossuit-Kortrijk kiu ligas la Lison kun la Skeldo, la kanalo de Roeselare al la Liso kaj la forkonduka kanalo de la Liso kiu kondukas la Lison kun la kanalo de Gento al Ostendo. Dank'al tiu ĉi konduko la malsupra fluo de la Liso ekde Deinze estas sekurigita kontraŭ la profesia ŝipveturado.
En 2005 oni konstatis ke la la fiŝa populacio en la Liso spektakle reboniĝas. Troviĝas 19 fiŝspecioj en la rivero.
Flankaj riveroj de la Liso: Deule, Mandel