Listo de grekaj esperantistoj
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Gravaj esperantistoj > grekaj
- Gladys P. COSMETTO naskiĝis la 11-an de decembro 1889 en Highbury, London. Kozmeto, grekino angliĝinta, kantistino. Muzika direktisto de Nordlondona EK. Trad. de multaj kantoj. Fondis gazeton Londona Rondiranto.
- Ionanis Kaloumenos
- G. Demetrio KONSTANTOPOULOS estis milita farmaciisto. Naskiĝis en la 12-a de aŭgusto 1893 en Arta. Li fondis grupon en Arta jam 1909. En Joannina li instruis Esperanton en la klasika gimnazio kaj varbis multajn eminentulojn de sia restadejo.
- Sokratis Kusurakis
- Roksano MANOUSSOU estis filino de d-ro Stamatiadis. Naskiĝis la 6-an de decembro 1902 en Samos. Fondis kaj prezidis de Helena Virina E-Ligo. Ŝi organizis ofte E-danckoncertojn, frekventatajn de la „plej bonaj rondoj“ de Ateno. Ŝi gvidis kursojn.
- Antonios Margaritis
- Georgios Miggas
- E. Stavro Patsuris
- Laskaris Polizoidis
- Sokratis Sakellaropoulos
- Johano SPATHARIS estis d-ro de la teologio, arĥeologio kaj filologio, eksprofesoro de la Odesa Universitato, de la Salonika Universitato. Naskiĝis 1868 en Ankara, gvidis la movadon en Saloniki.
- Anakreon Stamatiadis
- Periklis TSAUSOGLOU (mortis la 14-an de marto 1991) estis unu el la fondintoj kaj ĉefaj subtenantoj de Tesalonika E-Ligo, Grekio.
- Konstantinos ZAKARIADIS (naskiĝis 1907- mortis la 17-an de majo 1989 en Tesaloniko, Grekio) estis fakdelegito pri fervojoj dum dudek jaroj kaj urba delegito de 1969 ĝis 1984.