Lode Van de Velde
El Vikipedio
Lode VAN DE VELDE (naskiĝis la 1-an de aprilo 1971) estas Flandra esperantisto, kemiisto laŭ eduko. Li esperantistiĝis en 1993 kaj nun laboras kiel sekretario en artlernejo. Profesie li instruis Esperanton en Japanio dum 2 jaroj kaj dum diversaj malpli longaj eventoj.
- Prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo
- Prezidanto, kasisto kaj TTT-estro de Movado sen Nomo
- Redaktoro de Horizontaal (revuo de Flandra Esperanto-Ligo)
- Membro de ITRE
- Aŭtoro de la libreto Vortludoj (2003): pri vortludoj en Esperanto
- Aŭtoro de la libreto Sudokoj (2006): kun sudoko-enigmoj en Esperanto
- Aŭtoro de la didaktika libreto por infanoj Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton!
- Tradukinto de:
- La bela petveturantino (el la nederlanda) de Leopold Vermeiren
- La egipta dancistino (el la nederlanda) de Leopold Vermeiren
- Hundo de Flandrio (el la angla) de OUIDA