Lohne
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Lohne estas eta urbo de 25.000 enloĝantoj en la nordo de Germanio. Ĝi situas 40 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio kaj ties distrikto Vechta. Historie ĝi apartenas al la regiono Oldenburgio.
[redaktu] Partneraj urboj
[redaktu] Esperanto en Lohne
Inter 1975 kaj 1985 Esperanto furoris en la regiono, kvar estraranoj de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) plus pluraj pliaj kunlaborantoj venis de tie, kaj inter alie du grandaj someraj tendaroj de GEJ okazis en Lohne. En la urbo por GEJ aparte aktivis pluraj gefratoj el familioj Kuhl kaj Kruse.
Dum pluraj jaroj en Lohne kaj kvar pliaj komunumoj de la kampara subdistrikto ekzistis aktivaj lokaj grupoj de GEJ. Tio estas escepta: Kutime Esperanto en Germanio fortas preskaŭ ekskluzive en universitataj urboj.
[redaktu] Reta ligilo
paĝoj de la urbo, germanlingvaj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.