Lou Harrison
El Vikipedio
Lou Silver HARRISON, usona komponisto, naskiĝis en Portlando (Oregono, Usono) je la 14-a de majo, 1917, kaj mortis en Lafayette (Indianao, Usono) je la 2-a de februaro, 2003.
Kiam li estis infano, la familio translokiĝis en Kalifornion, loĝante pli-malpli ĉiujare en nova urbo.
Lin multe influis azia (precipe indonezia) muziko, kaj li komponis por indoneziaj instrumentoj kaj por porokazaj aŭ hazardaj instrumentoj (ekzemple aŭto-bremsiloj).
Li estis Esperantisto, kaj donis esperantajn titolojn kaj tekstojn al pluraj siaj verkoj, interalie La Koro Sutro (1973; havebla en KD aŭ aŭskultebla dise tra la Interreto).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.metroactive.com/papers/cruz/08.09.00/harrison-0032.html
http://www.music.sjsu.edu/links/harrison
http://www.musicaltimes.co.uk/archive/obits/200302harrison.html
http://www.umich.edu/~musausa/011%20sp%20middle%20period.htm
[redaktu] Nekrologo
- Nekrologo de la usona komponisto kaj Esperantisto David Gaines el la numero de Marto 2003 de Esperanto-revuo