Louis Aragon
El Vikipedio
Louis ARAGON (naskiĝis je la 3-a de oktobro 1897, mortis je la 24-a de decembro 1982), estis franca historiisto, poeto kaj romanisto, kaj membro de la Académie Goncourt.
Aragon estis membro de Dada ekde 1919 al 1924 kaj poste fondiĝinta membro de Superrealismo en 1924.
En 1939 li edziĝis kun rus-naskiĝinta verkisto Elsa Triolet (naskiĝis en 1896), la bofratino de Rusa poeto Vladimir Majakovskij. Dum la Germana okupacio de Francio en la Dua mondmilito li skribis por la subtera gazetaro Les Éditions de Minuit.
Unu rimarkinda poemo estas "Ruĝa Afiŝo", en kiu li honoris la eksterlandanojn, kiuj mortis, kiam ili batalis liberigi Francion. Li faris tion kiel respondon al la nazia propagando-kampanjo nomiĝinta "Ruĝa Afiŝo", kiu celis konvinki la Francan popolon, ke la rezistado-movado estis regata de eksterlandanoj, ĉefe judoj, kiuj servis la interesojn de Britio kaj Sovetunio.
Post la morto de sia edzino je la 16-a de junio 1970 Aragon publikigis sian ambaŭseksemecon kaj aperis ĉe paradoj de geja fiero en rozkolora aŭto.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.biblioweb.org/-ARAGON-Louis-.html
- http://www.uni-muenster.de/Romanistik/Aragon
- http://www.biblioweb.org/-ARAGON-Louis
- http://amediavoz.com/aragon.htm