Lovászi
El Vikipedio
Lovászi [lova:si] estas vilaĝo en departemento Zala, Hungario, kun ĉ. 1300 loĝantoj.
La nomo de la vilaĝo (~ĉevalisto) aludas al pri frua ĉevalbredado. Al la vilaĝo aliĝis en 1964 Kútfej.
Turnopunkto estis en vivo de la vilaĝo la malkovro de nafto kaj tergaso en 1940. Tio alportis infrastrukturan evoluon kaj apogon de la loka kulturo, sporta rondo.
La naftoekspluato kulminis en la 1960-aj jaroj, kiam laboris pli ol 400 borputoj sur la naftokampo. Lovászi estis tiutempe centro de la naftoindustria administra centro, la fakuloj de tie ekiris al novaj malkovroj. Poste la centro translokiĝis.