Lu Wunsch-Rolshoven
El Vikipedio
Louis Ferdinand von WUNSCH-ROLSHOVEN (kutime nomata Lu WUNSCH-ROLSHOVEN, naskiĝis la 29-an de marto 1956) estas germana matematikisto kaj esperanto-parolanto.
Jam en la 1980-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. sur la kampo de gazetara agado kaj kiel kunorganizanto de renkontiĝoj.
En la jaro 2001 li fondis la retejon Esperantoland.de.
Li estas ĉeforganizanto de la Novjara Renkontiĝo kaj de SOMERE.