Ludwig Emil Meier
El Vikipedio
Ludwig Emil MEIER (majer), germano, ekskapitano, verkisto. Partoprenis la militon 1866; vundita. Mortis 1919 en Münchcn. Volapükisto. Unu el la unuaj E-istoj en G-ujo, kiu jam en 1889 konatiĝis kun E. La „Nestoro“ de la g-lingva E-movado fondis en 1891 la „Societon Esperantistan“ en München, poste translokiĝinte Nürnbergon, daŭrigis tie sian agadon. En 1903 li intencis fondi tutlandan asocion GES, sed je lia alvoko adresita al 100 konataj de li E-istoj alvenis nur 10 aliĝoj. Verkis lernolibron, 1891 (dua eld. 1903); ,E-istan Kantaron' 1907 (dua eld. 1913); trad. ,Wilhelm Tell‘ de Schiller, 1906; ,Edziĝa festo en Capri' de Heyse, 1906; Ĉapitro el la ,Ama vivo' de Bolsche, 1906; ,La monaĥejo de Sendomir' de Grillparzer, 1907; ,Fabloj‘ de Lessing, 192l. Kunlaboris al ,La E-isto', ,Revuo Int.' kaj ,Danubo'; red. ,Münchena E-isto', apr-aŭg 1904.