Ludwig Schödl
El Vikipedio
Ludwig SCHÖDL (1909 – 20-a de februaro 1997 en Neuruppin, Germanio) estis elstara aktivulo de la laborista Esperanto-movado en Germanio kaj internacia en la 20-aj kaj 1930-aj jaroj, post la milito li forte porbatalis kaj influis la restarigon de Esperanto-movado en Germana Demokratia Respubliko, kaj fariĝis unu el ties ĉefaj aktivuloj. Li aktivis por la disvastigo de Esperanto inter infanoj, multe verkis - i.a. la unuan E-lernolibron eldonitan en GDR ĉe ŝtata eldonejo (Wir lernen Esperanto sprechen, 1967), korespondajn kursojn kaj kantarojn, abunde tradukis kaj brile prelegadis.