Ludwig Siedl
El Vikipedio
Ludwig SIEDL (sidl), aŭstro-germano, kalkulkonsilisto de la komunumo Wien en pensio. Nask. 23 nov. 1879 en Voitschlag, mortis en majo 1934. E-isto de 1914. Dum la milito prop-is E-n tiel en la tranĉeo, kiel malantaŭ la batalkampo. Postmilite kelkan tempon estrarano de AKLE. Nun vicprez. de Katolika UE en Wien. Gvidis multajn kursojn por junuloj, tramistoj, policistoj, instruistoj, virinoj k. a. Kurso en la Viena ĵurnalo „Volks-Zeitung“, kiu en E-angulo publikigis E-aĵojn de li kaj de lia edzino (Christine); artikoloj de ili ankaŭ en „Aŭstria E-isto“, ktp.