Luksemburgo (urbo)
El Vikipedio
Luksemburgo estas la ĉefurbo de Luksemburgio. Ĝi havas ĉirkaŭ 82 mil loĝantojn kaj troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Alzette kaj Pétrusse. Ĝiaj anoj nomas ĝin en la loka lingvo (leceburga) simple d' Stad [Ĉtat] = la urbo.
Ĝia urbestro estas de 1999 Paul HELMINGER.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La urbo evoluis en la 10-a jarcento el kastelo konstruita en 963 de la ardena grafo Sigfrido sur roko Bock' [Bok]. La kastelo staris sur la restaĵoj de romia kastelo nomata Lucilinburhuc (= kasteleto).
Fine de la 12-a jarcento oni konstruis urbomuron ĉirkaŭ areo de 5 ha. En 1244 grafino Ermesinde de Namur-Luksemburgio garantiis al la bazarejo urbajn rajtojn.
En 1354 Luksemburgio iĝis duklando.
En 1815 la Viena kongreso igis ĝin suverena grandduklando.
[redaktu] Geografio
La urbo dividiĝas en 24 kvartalojn: Beggen, Belair, Bonnevoie/Bonneweg-Nord-Verlorenkost, Bonnevoie-Sud/Bonneweg-Süd, Supra Urbo, Cents, Cessange/Cessingen, Clausen, Dommeldange/Dommeldingen, Eich, Stacidomo, Gasperich, Grund, Hamm, Hollerich, Kirchberg, Limpertsberg, Merl, Mühlenbach, Neudorf-Weimershof, Pfaffenthal, Pulvermühl, Rollingergrund-Belair-Nord kaj Weimerskirch.
La urbocentron karakterizas la profunda valo de Pétrusse, kiu disigas la Supran Urbon de la Stacidoma Kvartalo. Ĝi estas rezervita al piediranto.
[redaktu] Eŭropa ĉefurbo
Luksemburgo estas naskiĝurbo de unu el la fondintoj de Eŭropa Unio, Robert Schuman kaj unu el la tri oficialaj sidejoj de Eŭropa Unio, hejmo de ties jenaj jurisdikciaj kaj financaj institucioj: Justica Kortumo de Eŭropa Komunumo, Eŭropa Investa Banko, Eŭropa Kalkula Kortumo, Ĝenerala Sekretariejo de la Eŭropa Parlamento, Publikaĵa Oficejo kaj diversaj servoj de la Eŭropa Komisiono.
En 1995 Luksemburgo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Nun en 2007 ĝi denove havas tiun titolon, kune kun la rumana urbo Sibiu/Hermannstadt.
[redaktu] Loĝantaro
Je la 3-a de oktobro 2002 la loĝantaro de Luksemburgo konsistis el
- 41.726 virinoj
- 40.542 viroj
- sume 82.268 loĝantoj.
La internaciecan karakteron substrekas la fakto, ke pli ol duono (68,73 %) de la loĝantaro ne estas luksemburgianoj, sed apartenas al 132 aliaj nacioj. La plej multnombraj estas:
Portugaloj | 13.865 |
Francoj | 8.029 |
Italoj | 5.649 |
Belgoj | 3.477 |
Germanoj | 2.582 |
Britoj | 1.846 |
Hispanoj | 1.393 |
Jugoslavoj | 1.235 |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1962
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1966
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1973
- Eŭrovido-Kantokonkurso 1984
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.luxembourg-city.lu
http://www.luxembourg-ville.lu
http://whc.unesco.org/pg.cfm?cid=31&id_site=699|
http://www.statec.public.lu
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |