Lupaj Truoj
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Lupaj Truoj < Turismo
Lupaj Truoj (ĉeĥe Vlčí jámy) nun estas protektata natura memoraĵo. Ĝi enhavas du "kanjonojn" - restaĵojn de la minejoj Wolfgang kaj Georgo. Tie videblas la t.n. "grota glacio": dum somero la varma aero ne descendas; nur vintre tien descendas pli peza malvarma aero ege malvarmiganta restintan akvon. Ĉar la meznombra temperaturo en ĉi tiu regiono estas malalta (ekz. nur 2°C), ankaŭ dum somero tie oni povas vidi glacion. Laŭ malnovaj referaĵoj en la jaro 1813 oni prenis tie 6 veturilojn da glacio por flegi vunditojn el la batalo de nacioj apud Lepsiko kontraŭ Napoleono la 1-a de Francio.
Unu kanjono proksimume 200 m longa, ie 40 m larĝa kaj profunda ĝis 25 metrojn estas minejo Wolfgang (origine profunda ĝis 70 m). En la kanjono oni minis stan-ercon ĝis falo de la plafonoj en koridoroj. Tiel estiĝis "Wolfpinge" - "Truo de Lupoj" aŭ "Lupejo". En la kanjono videblas restaĵoj de la minej-koridoroj.
Unu groto estas t.n. "Glacia groto", ĉar tie eĉ dum somero videblas glacio.
La instrua vojo "Lupaj Truoj" (aŭ "Truo de lupoj", "Nesto de lupoj", "Lupujo") - estis malfermita en la jaro 1975. Ĝi ne estas nur naturscienca, sed informas vizitantojn ankaŭ pri kulturaj kaj teknikaj memorindaĵoj.