Márianosztra
El Vikipedio
Márianosztra [marianostra] estas hungara vilaĝo en la departemento Pest. Ĝi famas en Hungario pri la prizono kaj la pilgrimoj.
La unua mencio de la komunumo okazis en 1262 kun nomo Nostre – la hodiuaŭa slovaka nomo aludas ankoraŭ tion en formo de Nostra. La hungardevena monoĥa ordeno paŭlanoj konstruis tie monaĥejon. Tie edukiĝis Hedvig, filino de reĝo Ludoviko la 1-a. Jozefo la 2-a malfondis la ordenon de la paŭlanoj la 20-an de marto 1786. La klostro iĝis armea rezervejo poste hospitalo dum la franca milito. Inter 1854-1948 funkciis kiel virina prizono, kiun gvidis fratinoj de Sankta Venedo (Szent Vince). Ekde 1950 ĝi funkcias kiel vira pundomo, bugno.