Mátészalka
El Vikipedio
Mátészalka [ma:te:salka] estas urbo (urborango ekde 1969) en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, Hungario, kun 18.558 loĝantoj (2003). La urbo situas 60 km oriente de Nyíregyháza, 2 km okcidente de rivero Kraszna.
Ĝi elformiĝis el vilaĝoj Máté (1231) kaj Szalka (1268). La komunumo estis ekde komence de la 15-a jc. kampara urbo, inter 1920 kaj 1950 departementa centro.
Mátészalka estis la unua vilaĝo en Hungario (1888), kie estis establita publika lumigo.
Ekonomie gravas la pomarba kultivado, produkto de optikaj iloj, industriaj, agrikulturaj maŝinoj, mebloj, laktopulvoro.
La urbo estas grava trafika krucpunkto (kvin fervojaj linioj, du landaj ĉefvojoj).
[redaktu] Interesaĵoj
- de tie elmigris gepatroj de Tony Curtis
- ĉokolada kazeostangeto, ŝtatata dolĉaĵo en Hungario, estas tie produktita
[redaktu] vidindaĵoj
- baroka reformata kirko (1790)
- Szatmár Múzeum (1975) (urbohistorio, ĉarega kolektaĵo)
- termalbanejo (funkcias ekde 1960)