Mór (urbo)
El Vikipedio
Mór estas urbo en departemento Fejér, Hungario, kun ĉ. 15.000 loĝantoj. Ĝi situas 25 km nordokcidente de Székesfehérvár, inter la Vértes kaj Bakony, ĉe faŭlto. Tie okazis tertremo en 1810, pri kiu pretigis Pál Kitaibel la unuan izoseistan mapon de la mondo.
Mór estis en la 18-19-aj jarcentoj grava kamparana urbo, grava komerca centro. La urban rangon ĝi rericevis en 1984. Loĝantoj de la urbo apartenas parte al al germana nacia malplimulto.
Ĉe Mór okazis malvenka batalo de la hungara revolucio de 1848–49: Mór Perczel tie povis sensukcesa rebati la aŭstran armeon, la 30-an de decembro 1848.
Mór kaj ties ĉirkaŭo (Csókakõ, Bodajk, Pusztavám, Nagyveleg, Söréd és Csákberény) estas grava historia vinregiono. Oni minas en ĉirkaŭo de Mór brunkarbon (Balinka, Pusztavám) kaj baŭksiton (Kincsesbánya, Gánt).
Gravaj fabrikoj de la urbo estas la tubo- kaj elektrodfabriko de la Csepeli Fémmû (ĉepela Metalluzino), filialoj de Ikarus kaj Budalakk en Pusztavám.
[redaktu] Vidindaĵoj
- iama Lamberg-kastelo (nun kulturdomo)
- Láncos-kastelo (ély (nun urbodomo)
- kapucina preĝejo
- Vinmuzeo