Mór Wahrmann
El Vikipedio
WAHRMANN Mór (29-an de februaro 1832, Pest, – 26-an de novembro 1892, Budapeŝto) estis grandkomercisto (tekstilaĵoj), la unua judreligia politikisto en la hungara parlamento.
Li studis filozofion en la Peŝta Universitato, poste transprenis gvidon de la grandkomerca negoco de lia patro. Li estis prezidanto de la Komerca kaj Industria Kamero, kaj de la Asocio Lloyd. Li partoprenis en fondo de multaj entreprenoj (Vapormueleja Asocio Pannónia, Angla-Hungara Banko, Maŝinfabriko Ganz).
Post la aŭstra-hungara interkonsento, li ekaktivis en la politiko kaj ekde 1869 estis parlamenta reprezentanto de Lipótváros. Li apogis politikon de Ferenc Deák.
Li estis prezidanto de la Peŝta Izraelita Religia Komunumo (1883 – 1892). Li postlasis grandsuman fondaĵon por la Hungara Scienca Akademio.
[redaktu] Literaturo
- Mezei Ernő: Wahrmann Mór jellemzése (Az Újság, 1908. jún. 17.)
- (Mérei Gyula): Wahrmann Mór (Az Izr. Magy. Irod. Társ. Évk. 1943.)