Maiza ustilago
El Vikipedio
Maiza ustilago estas planta malsano (Ustilago maydis), mikroskopa fungo, kiu atakas la maizan planton. Ĝi apartenas al la ustilagofungoj (Ustilaginales).
La plej frua signo de la infektiĝo estas, ke aperas blankaj veziketoj sur loko de la maizgrajnoj. Tiuj veziketoj kreviĝas kaj pluinfektas per milionoj de nigraj sporoj. La atakitaj plantoj havas torditan kreskon.
La fungo plej infektokapabla estas dum varmo. La sporoj travintrumas en la grundo kaj sur detranĉita maiztigo kaj denove infektas printempe.