Majo 1968 (Francio)
El Vikipedio
Per Majo 1968 oni nomas serion da eventoj komenciĝintaj per striko de studantoj en Francio. Ĝi jen fariĝis ĝenerala striko, kiu senmovigis partojn de la lando kaj kondukis ĝin al disfalo de la rego de Gaulle. La plejmulto de la protestantoj havis maldekstrecajn kaŭzojn, ĉu komunismajn, ĉu anarkiismajn, kvankam la plejmulto de la grandaj nome maldekstrecaj partioj sin malprokismigis de la studantaro kaj eĉ helpis la policon kaj la estraron ĉesigi la ribelon. Multaj homoj rigardis la eventojn kiel oportunon por agiti la "malnovan socion" je multaj aspektoj, inter ili edukmetodoj, seksa kaj ama liberoj. Kvankam kelkaj el tiuj sindeklarantaj maldekstristoj, kiuj kontraŭis la movadon, nun nomas Majon 1968 politika fiasko, ĝi estis grandsignifa revolucia momento en la 20-a jarcento.
La unuaj strikoj ekokazis en universitatoj kaj mezlernejoj en Parizo, de post kvereloj kun universitataj administrantoj kaj la polico. La klopodoj de la rego de de Gaulle ĉesigi tiujn strikojn per plua policagado nur plivarmigis la situacion, kio kaŭzis surstratajn batalojn kun la polico en la Latina Kvartalo, sekvita de ĝenerala striko de studantoj kaj multaj strikoj en la lando fare de dek milionoj da laboristoj, plimalpli du trionoj de la laboristaro de Francio. La protestoj atingis tian punkton, ke de Gaulle kreis stabejon por deteni la pertubon, fermigis la Nacian Asembleon kaj estigis novan balotadon la 23-an de junio, por la parlamento.
Je tiu punkto, la estraro estis proksima de disfalo (de Gaulle eĉ rifuĝiĝis dume en aerarmean stabejon en Germanio), sed la revolucia situacio dispistiĝis preskaŭ tiel rapide, kiel ĝi estiĝis. Laboristoj reeklaboris post serio da elreviĝoj kaŭzitaj de la Confédération Génerale de Laboro, la maldekstreca federacia unio de laboristoj, kaj la Parti Communiste Français (Franca Komunista Partio). Kiam la balotado finfine okazis en junio, la partio de de Gaulle estis eĉ pli forta ol antaŭe.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La ribelo komenciĝis la 3an de majo en la universitato de Nantero , per ĝenerala striko. Dum unu semajno, la studentoj barikadis la Latinan Kvartalon (studenta kvartalo de Parizo) kaj la tre forta polica reprimo, kiu sekvis, kondukis al subita pliakriĝo de la krizo : la studentoj okupadis la fakulaton de Sorbono.
- Reveno de Georges Pompidou elde Rumanio:
kaj la striko etendiĝis al la laboristaro. Flanke de grupo de radikalaj studentoj (la "Raĝuloj"), la situaciistoj formis "Komitaton Raĝuloj-S.I.", ekregis la "Komitaton de okupado de Sorbono", kaj alvokis "okupi ĉiujn uzinojn en Francio kaj formi laboristajn Komitatojn". Malsukcesante adoptigi tiun alvokon fare de la ĝenerala asembleo, ili forlasis la Komitaton de Okupado por formi "Komitaton por la Daŭrigo de la Okupadoj".
- Ĝenerarala manifestacio de la 13-a de majo.
- La strikoj. La interkonsento de Grenelle
La sinteno de sindikatoj rilate la studenta movado.
- Unua parolado de generalo De Gaulle kaj ties fiasko:
- Lia malapero al Baden-Baden kaj dua parolado.
- La juna destrula manifestacio:
- Balotoj. Velkado de la movado
La Junularoj Komunistaj Revoluciistaj estis dissolvitaj per registara dektreto, konsekvence ilian fortan agadon dum majo 1968.
[redaktu] La ideoj de Majo 68
[redaktu] Heredaĵo, aŭ manko de heredaĵo, de Majo 68
[redaktu] Aliaj movadoj plimalpli samtempaj
- en Kalifornio
- En Germanio, post mortigo de Benno Ohnesorg fare de policano dum manifestacio en (1967) kaj atenco al Rudi Dutschke en (1968).
- En Italio
- En Meksiko, 4 monatoj da studenta agito finiĝanta per buĉado de 300 manifestanoj, vidu 1968 en Meksikurbo.