Make
El Vikipedio
Make estas (uniks-devena) programo por faciligi iom kompleksajn ripeteblajn taskojn, ekz. la tradukadon kaj ligon de programoj. Por tion fari ĝi havas enkonstruitajn ĝeneralajn regulojn kaj oni kutime provizas pliajn dediĉitajn regulojn. La tuta regularo diras, kiel oni devas konstrui unuopajn programojn. Ĝi permesas refari nur tiujn paŝojn, kies antaŭkondiĉoj ŝanĝiĝis ekde la lasta fojo.
[redaktu] Historio
Make origine estis kreita de d-ro Stuart I. Feldman, en 1977. Tiam li laboris ĉe Bell Labs.
Ekde tiam pluraj variaĵoj estis kreitaj, inter la plej konataj estas tiuj de BSD kaj de GNU.
[redaktu] Alternativoj
- makepp estas kongrua kun (GNU-a) make, sed krome ofertas pliklerigeblan analizilon de komandoj kaj inkluzivitajn dosierojn por memstare rekoni la dependojn. La ŝanĝitaj komand-opcioj kaj aliaj influoj estas ankaŭ rekonataj. Oni povas facile eviti la grandan problemon de memvoka make, por garantii ĝustan konstruon. Plie Perl estas uzebla en ĉiuj lokoj. http://makepp.sf.net
- En la mondo de Java ĝeneral uzatas la ilo ant, kiu plenumas similajn funkciojn.