Manuel de Seabra
El Vikipedio
Manuel de SEABRA naskiĝis en 1932 en Portugalio, vivas en Barcelono. Li estas profesia verkisto, kiu utitiligas la portugalan, la katalunan kaj Esperanton kiel literaturajn lingvojn. Li tradukis multajn verkojn de la monda literaturo ĉefe al la kataluna. Ekde 2000 li prezidas la Asociación Colegial de Escritores de Cataluña (Asocio de la verkistoj de Katalunio). Kiel membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio), en 1998 li iniciatis, ke EVA jaro post jaro kandidatigis s-ron William Auld por la literatura Nobelpremio.
[redaktu] Esperantaj Verkoj
- La armeoj de Paluzie (romano 1998)
- Promeso en obskuro (noveloj 1998)
- La tago kiam Jesuo perfidis Judason (romano, 2001)
- Kontribuanto al Mondoj (2001)
- Kontribuanto al Norda prismo (2001)
- Kompilinto de Antologio de portugalaj rakontoj (1959)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.