Marcel Delforge
El Vikipedio
Marcel DELFORGE estas la filo de Marc Delforge. Kvankam li aŭdis Esperanton dum sia tuta vivo, nur en la jaro 1980 li eklernis. Post kariero en Afriko, kie li, pere de UNESCO, instruis komercajn sciencojn (Kongo, Maroko, Benino kaj Maŭritanio) li subite konstatis, ke krom la franca, la angla, ankaŭ Esperanto estas valora afero por havi kontaktojn kun la ekstera mondo. Lia unua Universala Kongreso de Esperanto estis en 1982 en Antverpeno, kie li deĵoris. Ekde la 72-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio li partoprenis en la laboro de la Komitato de UEA kaj poste, kiel profesia revizoro, diplomito pri ekonomio kaj pri teknikaj sciencoj, li kontrolis la kontojn de UEA dum multaj jaroj. Nun li anas en la Financa Komisiono de UEA. Li estas vic-prezidanto de Belga Esperanto-Federacio.