Mariánská
El Vikipedio
Mariánská estas ripozloko en alto de 850 m super marnivelo. Origina nomo de tiu ĉi vilaĝo estis Sorg (t.e. rando de arbaro, de la limterito-ria arbaro).
Fine de la 15-a jarcento tie loĝis ermito Johano Niavis, profetinta gloron de la mineja urbo, tie fondota, ties bankroton kaj novan renesancon.
Dum fondiĝo de la urbo tie estis kelkaj bienoj. Post la Tridekjara milito, kiam la minado en Jáchymov-regiono plej regresintis, kelkaj ministoj trovis restaĵojn de la Niavis-ermitejo kaj konstruis tie unue kapelon kaj poste en la jaro 1699 procesian preĝejon de Virgulino Maria kun peto, ke la gloro de Jáchymov-minado renoviĝu. Apud la kapelo loĝis ermito Eŭsebio Kolitsch el Hřebečná ĝis la jaro 1728, kiam li estis atakita de rabistoj kaj mortbruligita.
En la jaro 1754 la procesia preĝejo estis pruntita al Ordeno de Kapucenoj. Ili tie konstruis en la jaroj 1754-1756 la duan preĝejon, monaĥejan kaj kapucenan hospitalon. La monaĥejo estis nuligita en la jaro 1948 kaj la tuta konstruaĵo pro danĝera stato forigita en la jaroj 1964-1965.
Super la eksa monaĥejo estas sociala instituto por la homoj, kiuj bezonas specialan zorgon.
Apud la origina vilaĝo Marianská la entrepreno Jáchymov-minejoj konstruis post la jaro 1948 ministan vilaĝon (t.e. 50 duoblaj ligno-domoj), kiu post likvido de la minejoj estis ŝanĝita je ripozloko.