Maria Ivanova Ŝidlovskaja
El Vikipedio
Maria Ivanova ŜIDLOVSKAJA, rusa esperantistino kaj sanitara statistikistino (en Dmitrov).
Ellernis E-n en 1907. En 1908-1912 ĉiusomere entreprenis E-vojaĝojn en Germanujon kaj Hungarujon. Prop. kaj kursgvida laboro. Ŝi faris tradukon de ĉ. 100 literaturaĵoj, el kiuj 9 aperis en apartaj eldonoj, 38 en diversaj gazetoj kaj multaj ankoraŭ en manuskriptoj; la plej gravaj: „Princo Serebrjanij“ de A. Tolstoj, „La sonĝo de Makaro“ de V. Korolenko kaj „La kapitanfilino“ de A. Puŝkin.
[redaktu] Tradukoj
- Ĉeĥov, Anton Pavloviĉ: Mia dialogo kun poŝtestro (Antaŭparolo de N. Modenov. - Moskva: C.O.E.L., 1929. - 23 p.)
- Korolenko, Vladimir Galaktionoviĉ: Arbaro bruas: legendo el Polesje (Paris: Presa Esperantista Societo, 1914. - 42 p., ilustr.)
- Korolenko, Vladimir Galaktionoviĉ: La senlingvulo (Godesberg: Butin & Jung, 1922. - 295 p.; 2-a eld.: Amsterdam: Libroservo F.L.E., [proks. 1950]. - 191 p.)
- Korolenko, Vladimir Galaktionoviĉ: La sonĝo de Makaro' (kristnaska rakonto, Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1927. - 48 p. : ilustr.)
- Puŝkin, Aleksandr Sergeeviĉ: La kapitanfilino (Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1927. - 176 p. : ilustr.)
- Tolstoj, Aleksej Konstantinoviĉ: Princo Serebrjanij (historia romano, Moskva: Librejo "Esperanto", 1912. - IV, 283 p.; 2-a eld. Mondial, Novjorko, 2004)
- Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Kie estas amo, tie estas Dio (Esperanten trad. de Ŝidlovskaja, japanlingven trad. kaj komentariita de N. Kawasaki. - Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1930. - 331 p., aldonoj)
- Tolstoj, Lev Nikolaeviĉ: Tri rakontoj (Wolfenbüttel: Heckner, - 63 p.)