Mark Starr
El Vikipedio
[redaktu] Laŭ EdE
Mark STARR, brito ekskarbminista instruisto en laborista edukado. Nask. 27 apr. 1894 en Shoscombe, kaj poste translokiĝis al Usono. Verkis kelkajn librojn pri ekonomio kaj socia historio. Prizorgis en Britio skriban E-kurson, E-fakon en „Daily Herald“, gvidis kursojn. Kunlaboris al SAT-gazetoj. Li mortis en 1985.
[redaktu] Aldonoj
Mark Starr en 1945 estis ano de la usona delegitaro en la unua konferenco de UNESKO en Londono. Post 1960 li faris stud- kaj instru-vojaĝojn por la Internacia Oficejo pri Laboro al diversaj landoj afrikaj kaj aziaj. Ĝis sia 88-a vivojaro li instruis Esperanton en vesperaj kursoj. Lia mortodato estis la 24-a de aprilo.