Matthias Schleiden
El Vikipedio
Matthias SCHLEIDEN (naskiĝis la 5-an de aprilo 1804 en Hamburgo, mortis la 23-an de junio 1881 en Frankfurto-ĉe-Majno) estis germana botanikisto, kiu nomis la ĉelon fundamenta bazo de la plantoj. Li rekonis gravecon de la ĉelkerno.
En 1839, Schleiden kaj Theodor Schwann proponis la Teorion de Ĉelo. Tiu teorio diras, ke ĉiuj organismoj havas ĉelojn.
Li studis en Heidelberg (1824–27), poste eklaboris kiel juristo en Hamburg. Ĉar li ŝatis la botanikon, baldaŭ dediĉis sian tutan tempon ala tiu scienca branĉo.
Li preferis - anstataŭ la klasifikado - mikroskopan esploron de la planta strukturo. Li laboris en la universitato de Jena kiel botanika profesoro. Li verkis pri fitogenezo en 1838, en kiu li malvolvis, ke la planta organismo konsistas el ĉeloj.
Li laboris ekde 1863 en la rusia Dorpatban (hodiaŭ Tartu, Estonio) kiel botanika profesoro.