Mea culpa
El Vikipedio
Mea culpa estas latina frazo, kiu tradukiĝas kiel "mia kulpo".
("maxima" ene de ĉi frazo ankoraŭ pli emfazigas: "mea maxima culpa" tradukiĝas kiel "mia granda kulpo".)
Origino de la esprimo troviĝas en la enkonduka faro de pentofarado de katolika meso konata kiel Confiteor ("Mi konfesas"), dum kiu oni agnoskas siajn neperfektecojn kaj pekojn antaŭ Dio.
La uzo de vortokunigo mea culpa en kutima parolo ne estas, kiel povus ŝajni, konfeso de pekoj, sed prefere allaso de malbona sinteno aŭ agado en konkreta afero kaj komplezemo rebonigi la aferon.
[redaktu] Latina teksto de Confiteor
Confiteor Deo omnipotenti et vobis, fratres, quia peccavi nimis cogitatione, verbo, opere et omissione: mea culpa, mea culpa, mea maxima culpa. Ideo precor beatam Mariam semper Virginem, omnes angelos et sanctos et vos fratres orare pro me ad Dominum Deum nostrum. Amen.