Melosa Venuso
El Vikipedio
La Melosa Venuso estas fama greka statuo. Ĝi prezentas Afroditon, la helena diino de beleco kaj amo. Ŝia romia nomo estas Venuso. Ĝi estas marmora skulptaĵo, 2,3 m laŭalte. La skulptaĵo datiĝas de ĉirkaŭ 130 a.K., kaj oni supozas, ke ĝi estis verkita de Aleksandro de Antioĥo.
Dum 1820 la skulptaĵo estis trovita sur la egea insulo Meloso de kamparano, kies nomo estis Jorgos. Li kaŝis ĝin al la aŭtoritatuloj, sed la statuon poste malkovris turkaj funkciuloj, kiuj kaptis la skulptaĵon.

Franca mararmea oficiro, Jules Dumont d'Urville, rekonis ĝian signifon kaj aranĝis, ke la statuo estu aĉetita de la Markizo de Rivière, la franca ambasadoro en Turkio. Post riparado la statuo estis prezentita al Ludoviko la 18-a, kiu vice prezentis ĝin al la Luvro en Parizo, kie ĝi nun staras.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.insecula.com/oeuvre/O0010905.html
http://www.smithsonianmag.si.edu/smithsonian/issues03/oct03/presence.html
http://www.geocities.com/simpsonshq2000/Pictures/Artifacts/gummi.JPG
http://www.ajaonline.org/pdfs/109.2/AJA1092_Kousser.pdf