Merkado la azenpelisto
El Vikipedio
Merkado la azenpelisto (hebree: מרקדו החמר) estas romano de Naum Jeruŝalmi (נחום ירושלמי), kiun el la moderna hebrea tradukis Levi Wiener (Leono Vienano). La 140-paĝa libro aperis en 1933. Scenejo en Palestino, tempo: la unua mondmilito, rakonto: interesa, lingvo: facila.
- Historio, kie la kredoj, la familiaj praaj tradicioj, eĉ la superstiĉo ludas gravan rolon, dum ankaŭ intervenas epizodoj de la granda milito en Palestino. Tre agrabla legaĵo. (G. S. E, 1933 p. 168)