Mesianismo
El Vikipedio
Mesianismo estas pola filozofa sistemo, tre kunigita kun pola sonĝo pri idealeco kaj libereco. Mesianismo havas sian komencon en antikva Izraelo kie dum okupacioj Izraelidoj atendis al venado de Mesiaso, Savanto. Kiam li alvenos oni kredis ke komencis la fino de mondo. Simile al Izraelidoj kredas Musulmanoj kiuj atendas al venado de Mahdi.
Pola mesianismo komencas de Wojciech Dębołęcki, la monako kiu opinis ke Pollando estas Mesiaso de nacioj. Laŭ li la pola nacio kiu devenas de malnova sarmata nacio estas inklinita por regado en la mondo. Poste en romantismo pola mesianismo opinis ke ekzistas Kristo de nacioj kiu estas sloviana nacio. La strukturoj de pola romantika mesianismo estis poste ankaŭ metafizika, kiun reprezentis Adam Mickiewicz ("Polando, la Kristo de nacioj"), kaj historika kiun reprezentis Juliusz Słowacki ("Pollando, la Winkelriedem de nacioj").
Enfine pola sistemo filozofika- mesianismo estis fondita per Józef Hoene-Wroński. Laŭ li homaro estas inklinita al memscia, ennaskigita en homa esto paco, religio, scienco, bono kaj vero. Tiu filozofio devenas de filozofio de Hegelo kia filozofio kreis fundamentoj de ideo de inklino en lia ideamondo. La formo de Hegela mondo, la etaĝoj, strukturoj de koncioj kaj animoj estis poste uzita per pola mesianisto Andrzej Towiański kiu prelegis pri ekzisto de kolumnoj de animoj bonaj kaj malbonaj. Laŭ Towiański homo estas inklinita al mizerikordio kaj paco. Pri Towiański oni opinis ke li estas unua el profetoj de Dio. La penso de mesianismo ekzistiĝis ankaŭ en filozofio de Karol Libelt, kiu propagis ideon de nacia filozofio. La mesianisma penso estas videbla eĉ en filozofio de papo Johano Paŭlo la 2-a.
Mesianismo vivis kiel forto de sonĝo pri libera Pollando dum 19-a jarcento. Ĝi ekzistas en romantika kaj pozitivisma pola literaturo (ekz. Adam Mickiewicz, Juliusz Słowiacki, Seweryn Goszczyński, Cyprian Norwid), muziko (ekzemple en operoj de Stanisław Moniuszko) kaj en pola pentraĵo {Jan Matejko).