Metiş
El Vikipedio
Metiş (metiŝ) (hungare:Martonfalva, germane:Martinsdorf) estas vilaĝo en Rumanio sude de Mediaş. En 1910 ĝi havis 687 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 285 (rumanoj, ciganoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1319. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Mihăileni.