Miĥail Mindzajev
El Vikipedio
Miĥail Mindzajev estas sud-osetia politikisto, ministro pri internaj aferoj de la memdeklarita ŝtato Sud-Osetio.
Mindzajev estas interalie fama pro siaj provokaj komentoj rilate la agojn de kartvela registaro. Ekzemple, somere de 2006, karakterizante al ĵurnalisto de novaĵagentejo "Regnum" la situacion en Sud-Osetio kiel ĝenerale trankvila, li aldonis: "Ĉio estus bona ĉe ni, se ne la sudaj najbaroj"[1]. Komentante novembre de 2006 al la sama novaĵagentejo deposteniĝon de Irakli Okruaŝvili li gratulis la eksan kartvelan ministron de defendo, ke tiu povos nun renkonti la Novan Jaron hejme, en Tbiliso (aludante la iaman promeson de la ministro renkonti la jaron 2007 en Cĥinvalo).
[redaktu] Referencoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.