Mino
El Vikipedio
Mino estas
- entera aŭ subtera kavaĵo, el kiu ministoj elfosas ekspluateblajn substancojn per hakado, pulveksplodo aŭ borado. Komparu: minejo, minado, minakademio.
- fosaĵo subtera aŭ kavaĵo en muro, ponto, roko kc., kien oni metas eksplodigilon por renversi aŭ detrui ion
- Mino (dio) - dio en egipta mitologio
- Mino (armilo) - eksplodkesto kiun oni metas en maron aŭ en grundon, kiu eksplodos ĉe tuŝo aŭ vibrado
- Geografia nomo
- Mino (urbo) - urbo en Japanio, en Gifu-prefektujo
- Mino (Tokuŝima) - urbeto en Japanio, en Tokuŝima-prefektujo
- Mino (Kagaŭa) - urbeto en Japanio, en Kagaŭa-prefektujo
- Mino-distrikto - estinta distrikto en Japanio, en Ŝimane-prefektujo
- en biblia lingvo: unuo de pezo egalanta 50 siklojn
- antikva mon-unuo (kp. la evangelion laŭ Sankta Luko, ĉ. 19)
En la du lastaj sencoj la vorto ofte estas skribata kun apostrofo: min'o.