Miodrag Petrović
El Vikipedio
Dipl. maŝina inĝeniero (Darosava, Aranđelovac, 1. I 1940), kies gepatroj estis Živorad kaj Kosana, finstudis Tehnikan mezlernejon en Kragujevac, 1959 kaj Maŝinan fakultaton en Beograd 1964. Li laboris kiel konstruisto de iloj en “Zastava”, Kragujevac 1959-1960; konstruisto de iloj kaj ilaro 1964-68 en Fabriko “Slavko Rodić”, Bugojno; en Industrio de elektroporcelanaĵo, Aranđelovac, laboris kiel konstruisto de iloj kaj ilaro, ĉefo de apartaĵo por progresigo de produktado, ĉefo de investiga sekcio, ĉefo de investiga serviso, direktoro de fabriko en konstruado, direktoro de OOUR, 1969-1997.
Serbo, denaska lingvo la serba, ortodoksa, familifesto la Sinodo de la Sankta Gabrielo. Lia ŝatokupo: Esperanto, fotografio, hortilegomkulturado, naturo.
La adreso: 34 300 Aranđelovac, Ulica Kolubarska 34, telefono 034/713-885; retpoŝto: milebucko ĉe gmail.com
Miodrag parolas la germanan, rusan kaj Esperanton kaj havas pasivan scion pri la pola kaj itala lingvoj. Li eklernis Esperanton en Internejo de lernantoj de la armea industrio en Kragujevac, la unua preleganto de Esperanto estis Dragan Ilić. La E-ekzamenojn: »A« en Kragujevac, 1957; »B« kaj »C« en Beograd (komisiono: M. Šaponjić, N. Subotić kaj M. Marković). Membro de ES en Kragujevac kaj pli poste prezidanto de tiu ĉi ES, gvidis kvar E-kursojn en la Internejo de lernantoj de la armea industrio en Kragujevac, dum 1959-1960. Li partoprenis Kongreson de Jugoslaviaj esperantistoj en Novi Sad 1958, Unuan Esperantan laborbrigadon Cerknice en Slovenio apud Grahovo, 1958. Dum sia laboro en Hamburgo li havis kontakton kun tieaj gesamideanoj.
Li tradukis E-libron serben »Receptaro de kuracaj plantoj« de Nikola Donev, la eldonanto de la libro estas serĉata. Ricevis rekonojn sur kampo de Esperanto en Domo de lernantoj de armea industrio en Kragujevac.