Mohamed ElBaradei
El Vikipedio
Mohamed ElBaradei ( محمد البرادعي ; Muḥammad al-Barādiʿī ; naskita je la 17-a de junio 1942 en Kairo/Egiptio) estas la Ĝenerala Direktoro de Internacia Atomenergia Organizo (IAEO).
Li studis en Kairo jursciencon kaj komencis en 1964 sian karieron kiel diplomato, ĉefe kiel daŭra reprezentanto de Egiptio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. En 1974 li doktoriĝis ĉe New York University School of Law kaj iĝis jura konsilanto en la egiptia ekstera-afera ministrejo.
En 1980 ŝanĝis sian pozicion al UN kaj iĝis en 1984 reprezentanto de la Ĝenerala direktoro de la Internacia Atomenergia Organizo (IAEA). Ekde 1987 ĝis 1991 gvidis li la juran sekcion de la instanco. En 1993 li elektiĝis vic-reprezentanto de ĝenerala direktoro Hans Blix.
Li kaŭzis surprizon 10 tagojn antaŭ la usona prezidenta elekto en 2004, kiam li informis pri malapero de 377 tunoj da eksplodaĵo, kiujn devintus gardi la usonaj soldatoj.
Fine de 2004 oni nomumis lin denove Ĝenerala Direktoro de Internacia Atomenergia Organizo. La aliaj du proponitaj personoj (fare de la Usona alianco) retiriĝis, rekonante lian fakan laboron, scion. Tiel li restis la sola nomumita persono por la posteno spite al la usona volo kaj oni elektis lin la 13-an de junio en 2005 denove al Ĝenerala Direktoro.
Li ricevis Nobel-Premion pri Paco en 2005.
[redaktu] Ekstera Ligo
Oficiala biografio en la retejo de IAEO
ijkjkji