Mohenĝo-daro
El Vikipedio
Mohenĝo-daro aŭ Mohenjo-Daro estas ruinurbo en suda parto de Pakistano, en la regiono Sindh, apud la dekstra bordo de Indus-rivero. Signifo de la nomo: „monteto de la mortintoj”.
La elfosado de Mohenĝo-daro komenciĝis en 1922 kaj post ioma tempo evidentiĝis, ke oni malkovris la plej grandan urbon de la Indus-vala civilizacio. Ĝia ĉirkaŭlongo estis ĉ. 5 km kaj oni supozas (el riĉaĵo de la memoraĵoj, el formoj de la konstruaĵoj), ke ĝi estis grava centro de la civilizacio.
Mohenĝo-daro (ekde 1980 kiel parto de la monda kulturheredaĵo) nun situas je 3 km de la Indus, de kiu ĝin protektis digoj, sed ne tro sukcese: laŭ la elfositaĵoj, la areon plurfoje longtempe inundis la rivero.
La bazaj linioj de la urbo estas reguloj. Ĝi konsistas el 385 ĉ. 230 m-longa domaro aŭ insuloj, kiujn disigis rektaj stratoj, interstatetoj. La centran domaron de la okcidenta parto la „citadelon”, oni konstruis sur bazon alta de 6–12 m kaj el adobo, argilo kaj fortigis ĝin per bastionturo el briko. En la citadelo troviĝis la banejo ĉirkaŭita per kolona verando, unu granda loĝkonstruaĵo, grandega grenejo kaj minimume du konsilĉambroj. Tiu citadelo eble estis la religia kaj ceremonia cetnro de la komunumo.
Oni elfosis en la suba urbo grandajn domojn kun interna korto, kiu pruvas ekziston de grandnombra mezklaso. En plimulto de la domoj ekzistis banejo kaj ofte eĉ kanalizita necesejo: la domaj kanaloj alixgis al la strataj kanaloj, kovritaj per brikoj. La troturaroj el briko pruvas, ke la domoj havis etaĝon aŭ minimue loĝebla surtegmenta teraso. Oni ŝmirfermis la murojn per koto por pli bone elteni la veteron.
Konstrua ornamaĵo ne postrestis, sed certe estis. Retsis nur kelkaj plastikaĵoj (pri virbovo, bizono), bronza skulptaĵo de dancistino.
La urbo floradis ĝis la 25-28-a jc. a. K. poste regresis kaj ĉ. 1500 malaperis pro ekstera atako.