MOKA
El Vikipedio
MOKA, Mondjunularo Katolika. Unua alvoko por la fondo de MOKA aperis en 1919 en la E-gazeto ,Blanka Kruco', definitiva fondo okazis en 1920 en Hago. En la unuaj jaroj ĝi laboris kiel sekcio de IKA (v.), sed kun organiza sendependeco. Kongresoj de MOKA okazis en 1921 en Graz, 1922 en Lŭembourg, 1923 en Konstanz, 1924 en Lugano, 1925 en Oxford, 1929 en Barcelona int. specialaj konferencoj en diversaj lokoj. En multaj int. kongresoj organizitaj de aliaj asocioj MOKA kunlaboris. Ĝiaj organoj estis la gazetoj ,Blanka Kruco', ,Espero Katolika', ,Katolika Mondo', Justula Angulo en ,K.M.', fine de 1926 ĝia propra gazeto ,La Juna Batalanto'. Aperis kaj aperas kelkaj naciaj informiloj, ĉiuj kun insista E-propagando. MOKA organizis int. korespond-, inform-, vojaĝservojn, ktp., helpis efike la E-propagandon. Ekz. en 1927 MOKA publikigis alvokon „Katolika junularo kaj E“, subskribitan de pli ol 30 kat. junularaj asocioj. La alvoko estis represata en 20 gazetoj, speciala flugfolio (12000 e-roj) ankaŭ disvastigis ĝin. MOKA eldonis flugfoliojn por E en franca, angla, ĥina kaj aliaj lingvoj. La ĉefsekr. de MOKA faris paroladojn kun efika E-propagando en 20 eŭropa kaj amerikaj landoj, kelkaj naciaj sekretarioj estas tre fervora prop-istoj. La organizo estas jena: Ekzistas delegitoj kaj lokaj grupoj, naciaj sekr-oj kaj naciaj komitatoj, fine int. komitato, ekzekutiva komitato kaj int. sekr-ejo. Protektoro estas episkopo d-ro Majlath de Transilvanio, Rumanujo. La MOKA-movado estas benita de la papo kaj de multaj episkopoj. La int. sekr-ejo estas en daŭra kontakto kun membroj kaj simpatiantoj en tre multaj landoj, naciaj sekr-ejoj nun laboras en 23 landoj. Adreso de la int. sekr-ejo: d-ro W. Solzbacher 77, Montee de Pilate, Luxembourg-Eich, Luks. W. SOLZBACHER.
Ĉi artikolo estis enŝutita el ekstera fonto kaj necesigas iom da vikipedia redaktado. Bonvolu rigardi je Vikiigendaj artikoloj