Molde
El Vikipedio
Molde estas komunumo kaj urbo en okcidenta parto de Norvegio, administra centro de distrikto Møre og Romsdal, kun ĉ. 18.000 loĝantoj. Li situas sur marbordo de la Molde-fjordo. La urbo estas haveno ekde la 15-a jarcento, ĝin parte neniigis incendo en 1916 kaj grave detruixgis ankaŭ dum la dua mondmilito. Post la milito Molde tute rekonstruiĝis. La urbo estis en aprilo de 1940, provizora sidejo de la norvega registaro. Plej gravaj ekonomija branĉoj estas la fiŝeksporto, la teksaĵ- kaj mebloproduktado.
Molde ricevis ankaŭ la nomon – urbo de la rozoj pro la miraklaj ĝardenoj. En la urbo okazas ĉiusomere ĵazfestivalo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.